Barbara Hjartardóttir (8. bekkur 3), Iceland

Tiel funkcias Kidlink

Junulo, infano aŭ klaso da gelernantoj respondas al kvar bazaj demandoj, kaj sendas ilin al Kidlink. Konfirmo aŭtomate riceviĝos. Unuopaj infanoj kaj junuloj devas esti 17-jaraj aŭ pli junaj por partopreni en la junulara dialogo de Kidlink. Gelernantoj,  kiuj partoprenas pere de lerneja klaso, devas esti en mezgrada lernejo, aŭ en malpli alta nivelo.
Unufoje registrite, ili povas partopreni en aktivecoj de Kidlink, kiel diskutoj, edukaj projektoj, kaj aliaj.
La publikaj dissendolistoj de Kidlink (Listserv) estas niaj ĉefaj komunikiloj. Kiam iu sendas retmesaĝon al dissendolisto, kopio sendiĝas al ĉiu membro de tiu listo, kaj ĝi fariĝas parto de la listo-arĥivo, do ne estas necese konservi ĉiujn retmesaĝojn, kiujn oni ricevas .

Listoj por junuloj

La Response dissendolisto distribuas la respondojn al la kvar devigaj demandoj. Ne eblas dialogi per ĝi.

La Kidcafe dissendolistoj estas por interŝanĝo de retmesaĝoj nur inter partoprenantaj infanoj. Plenkreskuloj ne rajtas partopreni en Kidcafe.

La Kidproj dissendolistoj faciligas al nombro da mallongaj kaj longdaŭraj projektoj.

La Kidforum dissendolistoj estas por diskutoj pri unu temo samtempe, daŭranta du monatojn.

KHouse -Portuguese - dissendolisto por infanoj, kiuj partoprenas pere de Kidlink's KHouses.

Edukaj programoj - pluraj dissendolistoj por uzantoj de la programo Kiu-Estas-Mi? .

Kunordigaj dissendolistoj

La Kidleader listoj estas por neformalaj diskutoj pri Kidlink-rilatitaj temoj inter instruistoj kaj aliaj plenkreskaj gvidantoj de la Kidlink junularo. Ili ankaŭ povas esti uzataj por kunordigo de aktivecoj.

La COORD listoj faciligas al instruistoj kaj aliaj plenkreskuloj de junuloj partoprenantaj en la koncernitaj junularaj dialogaj areoj.

Ekzistas Portugallingva familia listo por gepatroj kun infanoj partoprenantaj en Kidlink.

Aliaj listoj

La Kidlink announcement listo regule alportas anoncojn pri tio, kio okazas interne de la Kidlink-reto. Ne eblas dialogi per ĝi.

Ankaŭ ekzistas listoj por diskuti gravajn operaciajn ŝanĝojn kaj servo, kiu distribuas novaĵleteron. Aldone, Kidlink uzas grandan nombron da privataj dissendolistoj por faciligi al la operacioj koncerne la tutan aktivecon.

Sekva paĝo: Instrui kaj Lerni pere de Interreto
Ligoj al ĉiuj listoj

Kontaktu uzantaran subtenon de Kidlink se vi bezonas helpon.

--------------------------------------------------

Serĉu: Altnivela serĉo

Sponsoroj | Premioj | Ĉu vi volas helpi nin?
Hejmpaĝo por instruistoj
Tradukita de Leon H. Roijen
Aktualigita de Odd de Presno - Januaro 16, 2004

Kopirajto ® 1990-2003 Kidlink - Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Kidlink